• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 19:04:46    
Rakonto de Meng Songlin, olunĉun-nacieca komitatano de Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco

cri

Laŭ la ĉina politiko pri nacieca aŭtonomo, gvidanto de nacieca aŭtonoma regiono devas esti la propra naciecano. Tial, Meng Songlin iris sur la politikan vojon.

En 1992, Meng Songlin oficiale fariĝis la estro de la olunĉun-a aŭtonoma gubernio. Tiam, la financo de la gubernio troviĝis en stagno. Meng Songlin kuraĝis fari reformadon kaj ekdisvolvis agrikulturon kaj servadon. De 1994, la ekonomio de la gubernio vigliĝis, en 1998 la financa enspezo de la gubernio superis 100 milionojn da juanoj de renminbi.

10-jara travivaĵo de estro de la olunĉun-a aŭtonoma gubernio metis bonan bazon por la estonta laboro de Meng Songlin.

En 2003, sinjoro Meng Songlin fariĝis komitatano de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Nun li jam elmetis al la konferenco 7 proponojn. Ĉiuj proponoj estis responditaj de la registaro, interalie la propono pri frua ellaboro de favora politiko rilata al kredito de investo al Rusio kaj Mongolio estis multe atentata de la registaro.

"Post elmeto, la propono tuj estis alte atentata de la registaro, la ĉina Ministerio pri Komerco speciale sendis danklerton al mi. Nun, la registaro jam ellaboris koncernan politikon."

En la kuranta jaro, Meng Songlin alportis sian novan proponon pri la kultura protekto de la ĉina evenka nacieco. Por la propono en la lastaj 3 jaroj Meng Songlin sinsekve vizitis evenkojn 3 fojojn, babilis kun ili kaj konis ilian bezonon.

"Oni ne povas facile senkonsidere fari enketon. Troviĝas enketa procezo kaj profunda kaj detala konado. Cetere, komitatano devas havi antaŭvidon pri iu afero kaj analizi favorajn kaj malfavorajn faktorojn, troviĝas ankaŭ procezo de analizo kaj argumento. Tial ofte la naskiĝo de propono bezonas multajn jarojn."

Meng Songlin sciigis al ni, ke tia propono estos atentata kaj akceptata de la registaro.

Nun, Meng Songlin jam servas kiel komitatano pli ol 3 jarojn, parolante pri sia vivo de komitatano, li diris:

"Kiel komitatano, se mi farus nur unu aferon, atentatan de la registaro kaj koncernaj fakoj kaj el kiuj popolanoj profitos, mi estos kvalifika komitatano."


1  2