• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-10 15:58:45    
Komitatanoj parolis pri sendependa kreo

cri
Nun en Pekino okazas la sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En ĉi tiu sesio la temo pri sendependa kreo fariĝis unu el la varmaj punktoj kaj multaj komitatanoj de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aktive elmetis siajn proponojn pri la temo.

Nun  Ĉinio estas rigardita kiel 'la monda prilabora fabriko', komitatano, akademiano de Ĉina Scienca Akademio kaj akademiano de Ĉina Inĝeniera Akademio sinjoro Chen Junliang opiniis, ke ĉi tiu opinio montras objektivan realon, sed Ĉinio ne povas ĉiam resti en la statuso de 'la monda prilabora fabriko', ĉar tiel nomata stato 'la monda prilabora fabriko' alportis serion da problemoj, ekzemple, la riĉfontan premforton, konsumon de energio, median polucio kaj komercan konflikton. Li diris:

"Kiam la stato de 'la monda prilabora fabriko' kaŭzis ĉi tiujn problemojn, tiam Ĉinio elmetis konstruon de krea ŝtato, tio grande stimulas nin scienc-laborantojn. Mi laboras sur la kampo de informa tekniko, en la lastaj jaroj, sur la kampo Ĉinio akiris multajn progresojn. Ekzemple, unu el la 3 internaciaj normoj pri la 3-a-generacia movebla telekomunikado estis kreita de Ĉinio, ĉi tiu normo signifas, ke Ĉinio akiris grandan progreson internacie sur la kampo de informa tekniko, ankaŭ la unuan progreson."

Sinjoro Chen Junliang diris, ke per sendependa kreo Ĉinio povos forlasi la staton de 'la monda prilabora fabriko' kaj efike solvi problemojn de riĉfonta premforto, konsumo de energio kaj media polucio.

En 2005, Ĉina Intelekta-Proprieta Buroo akceptis peton de pli ol 470 mil patentoj, pli multe je 34,6% ol en 2004, interalie, la nombro de enlandaj kreaj patentaj petoj superis 93 mil, pli multe je 42,1% ol tiu en 2004, interalie 67% de enlandaj patentoj estis petitaj de ĉinaj entreprenoj, akademioj kaj universitatoj, entreprenoj fariĝis la ĉefa forto.

1  2