• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-10 15:58:45    
Komitatanoj parolis pri sendependa kreo

cri

Komitatano sinjoro Chen Junliang diris:

"Laŭ mi, kreo havas multajn tavolojn, inkluzive de origina kreo, industriiga kreo kaj produkta kreo, mi opinias, ke entreprenoj devas fariĝi la ĉefa korpo de industriiga kreo kaj produkta kreo, kaj akademioj kaj universitatoj devas porti la gravan taskon pri origina kreo."

Ankaŭ komitatano kaj akademiano de Ĉina Scienca Akademio sinjoro Yao Jianhua opiniis, ke kreo de entreprenoj estas grava por konstrui sendependkrean ŝtaton.

"En la konstruado de la ŝtata krea sistemo, ĉu entreprenoj povos enkorpigi sian krean vivecon kaj kapablon, tio estas la grava temo, la ĉina registaro multfoje elmetis kaj emfazis la temon. Rigardante la tutmondan ekonomian kaj scienc-teknikan disvolvon, la rolo de entreprenoj en krea sistemo estas sendube grava."

Antaŭ nelonge, la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis 'kompletajn politikojn pri plenumado de ŝtata meztempa kaj longtempa projekto de scienca kaj teknika disvolvo', en la dokumento la ĉina registaro evidente difinis, ke progresintaj instalaĵoj kaj produktoj formitaj pro asimilo, sorbo kaj rekreo estos metataj en la amplekson de unua aĉeto de la registaro.

Sinjoro Yao Jianhua diris, ke tio sendube grande akcelos la krean aktivecon de entreprenoj, samtempe li emfazis la gravecon de baza studado en la krea sistemo. Li elmetis sian proponon:

"Por ke entreprenoj fine povu bone ludi sian rolon en kreado, la ŝtato devas longtempe atenti kaj subteni la bazan studadon. Ankaŭ entreprenoj devas serioze atenti la bazan studadon kaj asigni grandan sumon en la baza studado. Nur sur la bazo de bona studado, oni povas fari teknikan kreon kaj formi krean industrion, tial entreprenoj povos fari sian kontribuon al la ŝtata sendependa kreo."

Bioteknika Korporacio Bo'ao estas la unua bioteknika korporacio de Ĉinio. En 2000 en Pekino, subtenate de la ĉina registaro en flankoj de kapitalo kaj politiko, fondiĝis la korporacio Bo'ao. De sia fondiĝo, la korporacio celas esplori kaj ekspluati kernan teknikon kun sendependa intelekta proprieto.

Ĝenerala direktoro de Bo'ao sinjoro Cheng Jing diris:

"Ĝis nun, la nombro de patentoj jam superis 80, kaj du trionoj estas petitaj kaj protektataj en la tuta mondo."

Nun en Ĉinio, multaj entreprenoj, kiel la Bioteknika Korporacio Bo'ao, rigardas sendependan kreon kaj esploradon kaj ekspluatadon de kernaj teknikoj kun sendependa intelekta proprieto kiel bazon de vivo, kaj pagis pli multajn kapitalojn por kreo.


1  2