• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 19:02:59    
Rakonto de Guo Pingbo, ĝenerala direktoro de xi'an-a limigita korporacio pri petrolaj informoj Xinshengdai

cri
47-jaraĝa Guo Pingbo estas ĝenerala direktoro de xi'an-a limigita korporacio pri petrolaj informoj Xinshengdai. En 1991, kiel multaj ĉinoj, li flugis al Kanado kaj komencis sian lernadon, poste li veturis al Usono kaj kreis sian aferon. 10 jaroj pasis, li revenis al Ĉinio kaj komencis krei sian novan aferon. Hodiaŭ ni parolos pri la rakonto de Guo Pingbo.

Xi'an estas la ĉefurbo de la ĉina okcidenta provinco Shaan'xi kaj posedas profundan kulturan atmosferon. Ĝuste en la loko, Guo Pingbo naskiĝis kaj vivis. Antaŭ 10 jaroj, li forlasis sian hejmlokon kaj iris al aliaj landoj por lernado. Post sia lernado, li akiris bonan laboron pri softvara ekspluato en nordamerika entrepreno, unu el la mondaj 500 potencoj kaj travivis stabilan vivon. Kiam liaj amikoj enviis lin, li ekkonsideris forlasi la bonan vivon kaj reveni al Ĉinio. Parolante pri la kialo, li malkaŝe sciigis al raportistino:

"En fremda lando, mia laboro vere estis bona, sed efektive la evolua potenciala forto ne estis bona, mi nur laboris pri ekspluato de softvaro. La regula laboro havis riĉan salajron kaj sufiĉan libertempon, sed ĝi estis ne interesa, nek refoje kontentigis min, mi sentis, ke mi jam atingis mian ekstremon. Mi konsideris, ĉu mi travivos ĉi tian vivon por ĉiam, mia respondo estas ne."

Ĝuste tiam, en 2001 la patro de Guo Pingbo malfacile mortis, nur lia patrino restis en la urbo Xi'an. Por krei sian novan aferon kaj samtempe zorgi sian amatan patrinon, Guo Pingbo revenis. Guo Pingbo elektis xi'an-an ekspluatejon de alt-novaj teknikaj industrioj kiel la lokon de kreo de entrepreno. En la jaro 2001, kompare kun aliaj grandaj urboj, kiel Pekino kaj Ŝanhajo, la urbo Xi'an ne havis pintajn talentulojn pri softvaro. Post sufiĉa konsidero kaj antaŭkalkulo, Guo Pingbo elektis Xi'an, li sentis, ke en Xi'an li ludos pli grandan rolon.

Vere, Guo Pingbo alportis al Xi'an progresintajn konceptojn kaj teknikojn pri la fako de softvaro, samtempe li komencis iri sur decidan nivelon de entreprenoj kaj fari strategion por entreprenoj. En 2004, li aliĝis al xi'an limigita korporacio pri petrola softvaro Xinshengdai kaj ekservis kiel ĝenerala direktoro de la korporacio.

Parolante pri la petrolaj softvaroj, la ĉefa negoco de la korporacio Xinshengdai, Guo Pingbo diris, ke sen kerna tekniko, korporacio finfine malsukcesos en la konstruado de olekampa informigo. Guo Pingbo opiniis, ke unu el kernoj de la konkurenco de la fako de petrola softvaro ĝuste estas la rapida kolekto kaj privata analizo de donitaĵoj de putejo. Sole tiu kerno igas, ke oni reduktu riskon de olekampa prospektorado kaj altigu prospektoradan efikon, kaj tio ĝuste estas la supereco de la korporacio Xinshengdai. Guo Pingbo diris:

"Kiel vi sciis, ĉu ekzistas oleo? El kio donitaĵoj venas? El sensilo de borilkapo kiam oni fosas puton. Per analizo vi povas scii, kio ekzistas sub la tero, la akvo aŭ oleo."

1 2 3