• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 19:02:59    
Rakonto de Guo Pingbo, ĝenerala direktoro de xi'an-a limigita korporacio pri petrolaj informoj Xinshengdai

cri

La korporacio havas pli ol cent laborantojn, sed la nombro de homoj respondecaj pri ekspluato de petrolaj softvaroj superis 60. Sinjoro Yang Xinquan estas direktoro de la fako de ekspluato de softvaro. Li konigis, ke la korporacio ĉefe ekspluatas sofvarojn pri bona registrado en la loglibro kaj subputa operaciado. Per la softvara sistemo de sinteza registrado en la loglibro, orda sistemo de registrado en loglibro kaj aliaj, sume 26 serioj da sistemaj softaroj, ekspluatitaj de la korporacio Xinshengdai, oni povas aŭtomate fini kolekton, ordigon de gravaj donitaĵoj kaj naski diversajn bildojn kaj raportojn, kaj liveri diĝitan subtenon al posta laboro de drilado de puto, kaj la korporacio Xinshengdai fariĝis speciala servisto de Ĉina Nacia Petrola Korporacio, Ĉina Nacia Mara Olea Korporacio kaj Ĉina Petrolo-Kemia Korporacio. La korporacio jam registris pli ol 60 softvarojn kun sendependa intelekta proprieto. Sinjoro Yang Xinquan diris, ke ilia korporacio estas malsama ol aliaj korporacioj pri softvaro.

"Nia agmaniero estas malfama. Aliaj korporacioj pri softvaro pli multe atentas administron kaj softvaron, sed ni pli multe atentas la fakon de olekampo. Nome, ili pli multe atentas kiel fari la aferon, sed ni atentas la bazon de faro de la afero".

Ĝuste pro tio, en la korporacio, ekzistas specialista grupo, la grupo konsistas el 15 specialistoj pri oleo, ili havas la travivon de laboro en la fako de oleo almenaŭ 20 jarojn.

Sur la bazo de ekspluato de petrolaj softvaroj, la korporacio jam komencis negocojn de servado de olekampa inĝenieriaĵo kaj regiona ekspluato de oleo. Nun en la nordo de la provinco Shaan'xi, ĝi jam ekspluatis 2 olekampojn. la korporacio jam estas malgranda petrola korporacio, tial ĝi jam ŝanĝis sian nomon al Xi'an-a Limigita Korporacio pri Petrolaj Informoj Xinshengdai. De ekspluato de petrolaj softvaroj, al la negoco de servado de olekampa inĝenieriaĵoj kaj regiona ekspluato de oleo, sinjoro Guo Pingbo bonvenigas unu post unu defiojn, li diris, ke tio estas la interesa afero.

1 2 3