• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
 
v La 91-a UK daŭre glate iras post unutaga paŭzo
Post unutaga paŭzo, la 91-a UK daŭrigas enhavoriĉajn kunsidojn kaj diskutojn, inkluzive de Kongresa Temo, Internaciaj Ekzamenoj, Internacia Kongresa Universitato kaj tiel plu. En la kunsidoj pri Internacia Kongresa Universitato, fakuloj Maŭro La Torre kaj Iva'n Bujdoso' faris prelegojn respektive kun jenaj temoj: Ĉu komputilo helpas komprenon?
v La 91-a UK daŭre iras laŭplane
La 1-a de aŭgusto estas la 3-a tago de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto. En tiu tago, daŭras kelkaj programeroj, kiaj Akademio de Esperanto, Internaciaj Ekzamenoj, Internacia Kongresa Universitato kaj tiel plu. La kunsido pri Tago de la Lernejo estas dividata en kvar partoj: Edukado kaj instruado de Esperanto en Italio, Esperanto en lernejo de Eŭropo, Esperanto en universitatoj kaj Instruado de Esperanto tutmonde.
v La 91-a UK glate iras
Hodiaŭ estas la 2-a tago de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco de Italio. En la mateno oni deciĉis preskaŭ la tutan tempon al Kleriga Lundo, dum kiu serio de malgrandaj kunvenoj kaj seminarioj donis al ĉiu kongresano unikan okazon aŭskulti spertulojn pri plej diversaj temoj kaj interparoli kun ili kaj kun aliaj kongresanoj.
v Inaŭguriĝis la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, Italio
Je la 10-a horo de la 30-a de julio laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis la 91-a Universala Kongreso en la itala urbo Florenco organizata sub la patroneco de prezidanto de la itala Respubliko Giorgio Napolitano. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio sinjoro Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. Sub la ĉeftemo "Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado al Daŭrigebla Evoluo" kolektiĝas pli ol 2 100 samideanoj el pli ol 60 landoj.
v Aliĝis al 91-a UK 2 117 esperantistoj el 62 landoj

De la 28-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto de la kuranta jaro, en la urbo Florenco de Italio, okazos la 91-a Universala Kongreso de Esperanto. Nun jam aliĝis 2 117 esperantistoj el 62 landoj.
Krome, la 56-a Internacia Junulara Kongreso okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto de la kuranta jaro en Sarajevo de Bosnio-Hercegovino