
La 9-an de aprilo en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke la centra registaro plue prenos pozitivajn kaj efikajn rimedojn por akceli interfluon kaj kunlaboron de Hongkong kaj ĉeftero sur diversaj kampoj, realigi kompletigon de superecoj kaj komunan disvolviĝon.
Antaŭtagmeze de la sama tago, Wen Jiabao intervidiĝis kun administra ĉefo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan kaj donis ordonon de la Ŝtata Konsilantaro pri nomumo al Zeng Yinquan kiel la nova administra ĉefo de Hongkong.
Wen Jiabao esperas, ke Zeng Yinquan kaj la speciala administra regiono persistos en la rega koncepto de "popolo kiel bazo", kune kun diversaj rondoj de la hongkong-a socio, klopodos por konstrui pli prosperan Hongkong. |