china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Skize pri E-redakcio
(GMT+08:00) 2007-04-13 10:46:37

La 19-an de decembro, 1964, oficiale komenciĝis la Esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia. Nun ĉiun tagon la Esperanta disaŭdigo iras en 4 direktoj, respektive al Eŭropo, sudorienta Azio kaj Oceanio, nordorienta Azio kaj Latin-Ameriko, per 8 kurtaj ondoj kaj 1 mezlonga. Ĉiutage 5 fojojn, ĉiufoje unu horon da programeroj. La enhavo de la programeroj estas riĉa. "Novaĵoj", "Raportoj" "Leterkesto", "Vojaĝo en Ĉinio", "Ĉina Kulturo", "Ekonomia Panoramo", "Socia Vivo", "Esperanto en Marŝo" kaj "Mozaika Semajnfino" kaj multaj aliaj specialaj rubrikoj kontentigas postulojn de diversaj aŭskultantoj. Gravaj novaĵoj ripetade elsendiĝas, tiel ke aŭskultantoj povu ĝustatempe informiĝi pri Ĉinio kaj internaciaj eventoj kaj akiri plej aktualajn informojn el la Esperanta disaŭdigo.

En la 1-a de majo, 2002, la Esperanta Redakcio de ĈRI komencis disaŭdigon per la reto. Oktobre de 2006, la Esperanta Redakcio de ĈRI faris renovigon al sia reto. La nova reto celas esti plej granda surlinia aŭdostacio en Esperanto kaj 1-a sinteza Esperanto-reto en la mondo. En la jaro 2003, la redakcio fondis la trimestran kurieron "Mikrofone", por intimigi sian kontaktadon kun aŭskultantoj, grandigi povon de propagando pri la Esperanta disaŭdigo. "Mikrofone" estas pli kaj pli ŝatata.

Nuntempe la Esperanta Redakcio de ĈRI havas 9 oficialajn oficistojn, 4 emeritajn dungatojn kaj 2 engaĝatojn. Junaj kamaradoj okupas pli ol duonon de la tuta personaro. Ĉiuj kamaradoj de la Esperanta Redakcio faras kontribuon por la evoluado de la Esperanta Redakcio, per tute novaj spirito kaj fizionomio.

Ĉiujare, sekve de konstanta plibonigo de la enhavo de la Esperanta disaŭdigo kaj senĉesa perfektigo de retaj tekniko kaj funkcio, la kvanto de leteroj el Esperantaj aŭskultantoj kreas historian novan rekordon. En 2005, la nombro de leteroj de aŭskultantoj superis 4 000. Niaj aŭskultantoj vaste troviĝas en la mondo, en pli ol 80 landoj kaj regionoj. Diversalandaj aŭskultantoj donis altan takson al la Esperantaj disaŭdigo kaj reto de Ĉina Radio Internacia.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040