china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Skize pri ĈRI
(GMT+08:00) 2007-04-13 10:51:28
Ĉina Radio Internacia, fondita la 3-an de decembro, 1941, estas ŝtata radio direktata al la tuta mondo. Ĝi celas konigi Ĉinion al la mondo kaj la mondon al Ĉinio, fari raportadon pri la mondo al la tuta terglobo kaj profundigi komprenon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj la tutmonda.

Ĉina Radio Internacia havas jam 30 raportistajn staciojn en gravaj landoj kaj regionoj, ankaŭ en ĉinaj provincoj, municipoj, aŭtonomaj regionoj kaj la du specialaj regionoj Hongkong kaj Aomen. La disaŭdigo de ĈRI iras en 43 lingvoj, ĉiun tagon sume je pli ol 1 100 horoj.

Abundeco de enhavo kaj multeco de lingvoj favoris, ke ĈRI havu grandan nombron da fidelaj aŭskultantoj. En la jaro 2006, ĈRI ricevis 2 milionojn kaj 170 milojn da leteroj kaj retmesaĝoj el 161 landoj kaj regionoj. Nun troviĝas pli ol 3 600 organizoj de aŭskultantoj tra la mondo.

La 28-an de januaro de la jaro 2006, ĈRI establis eksterlande la 1-an frekvencomoduladan radiostacion en Nairobio. Nun ĉiutage tiu stacio faras disaŭdigon je 19 horoj, en svahilo, la angla kaj ĉina lingvoj.

Post 10 monatoj, precize la 19-an de novembro, simila afero okazis en Vjentiano. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj la laosa Choummaly Saygnasone ĉeestis al ceremonio pri ĝia ekfunkciigo. Dume Hu Jintao faris parolon. Li diris, ke la frekvencomodulada radiostacio de ĈRI en Vjentiano servas kiel ponto de reciproka kompreno kaj amikeco inter la ĉina kaj laosa popoloj.

La retstacio "ĈRI Surlinie", fondita en 1998, publikigas informojn, raportojn kaj artikolojn, kun koncernaj bildoj, en 43 lingvoj, kaj faras disaŭdigadon en la samaj lingvoj kaj 5 dialektoj. Ĉiutage la labora kvanto superas sume 200 horojn. La retstacion vizitas homoj en pli ol 180 landoj kaj regionoj.

Vaste bonvenas "ĈRI Novaĵradio", "Anglalingva Sinteza Brodkasto", "Disaŭdigo de Internaciaj Popularaj Muzikaĵoj", "Olimpika Elsendo", "Radio de Fremdalingva Instruado" kaj aliaj, entreprenataj de Ĉina Radio Internacia en Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Dalian, Xiamen kaj aliaj sume dekoj de grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio.

Oktobre de 1999, ĈRI komencis tutlande transmisii televidajn programerojn pri internaciaj novaĵoj kaj aferoj. Ĉiutage la televida centro de ĈRI faras kaj transmisias pli ol 5-horajn programerojn, kies abonantoj ampleksas pli ol 300 kanalojn aŭ televidstaciojn. La diĝita kanalo de ĈRI temas ĉefe pri surteraj kuriozaĵoj kaj mirakloj, kun diversaj informoj donataj el aparta vidpunkto. Cetere, ĈRI forte disvolvos IP-televizion, retan televizion, poŝtelefonan kaj aliajn novajn amaskomunikilojn.

La ĉinlingva ĵurnalo "Mondanovaĵa Ĵurnalo" de ĈRI kuras kun internaciaj novaĵoj tra la tuta Ĉinio. Kaj tutamonde cirkulas pli ol 30 ĵurnaloj kaj gazetoj en la ĉina kaj alilandaj lingvoj, ekzemple "Mondaj Radio, Kino kaj Televizio", la anglalingva "Mesaĝisto", la germanlingva "Informoj kaj Eĥo", la hispanlingva "Florbedo de Amikeco" kaj la urdua "Amikeca Voĉo".

Viglas ankaŭ la "Eldonejo de Ĉina Radio Internacia" kaj "Aŭdovida Eldonejo de Ĉina Radio Internacia".

Dank' al tiomjara evoluado formiĝis jam vicaro de altakvalitaj talentuloj en ĈRI. Diligente laboras milo da personoj en 38 fremdaj lingvoj, sescento da redaktoroj, raportistoj kaj specialaj teknikistoj kaj pli ol 100 amikoj venintaj el aliaj landoj.

Ĉina Radio Internacia klopode sin turnas el tradicia komunikilo en modernan kaj sintezan, kun radio, surlinieco kaj novtipa komunikado en unu tuto. Al vi marŝas sinteza kaj moderna mediato, paŝo post paŝo!

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040