La 19-an de majo en la germana orienta urbo Potsdam fermiĝis la 2-taga konferenco de financaj ministroj de Grupo 8. La konferenco pasigis 2 agadajn planojn pri "financa reguligado de Afriko" kaj "antaǔenpuŝo de novaj merkatoj kaj ekspluatado de obligacia merkato de evoluantaj landoj".
La komuna komuniko publikigita post la fermiĝo de la konferenco opinias, ke por elimini malriĉecon oni devas samtempe perfektigi financan administradon kaj liveri helpon por disvolviĝado. Grupo 8 promesis aktive partopreni en la agada plano pri "financa reguligado de Afriko" por plenumi sian promeson pri helpo al Afriko.
La komuna komuniko diras, ke Grupo 8 subtenas ekspluati obligacian merkaton en evoluantaj landoj por antaǔenpuŝi la ekonomian kreskadon kaj financan stabilecon de tiuj landoj. "financa reguligado de Afriko" |