La 21-an de majo en Pekino, vicestro de ĉina Ŝtata Ĝenerala Administracio pri Kvalitkontrolado Li Chuanqing diris en la Internacia Konferenco pri Sekureco de Konsumaĵoj, ke kiel granda produklando de konsumaĵoj, Ĉinio plue fortigos internaciajn kunlaboron kaj interfluon kun ailaj landoj en sekureco de konsumaĵoj.
Ĉinio estas granda lando de produktado kaj eksportado de konsumaĵoj. Li Chuanqing diris, ke ĉar desegnistoj kaj importistoj ne liveris precizajn informojn pri sekureco de konsumaĵoj, la produktoj prilaboritaj de ĉinaj entreprenoj ofte ne konformas al sekureca postulo de importaj landoj, tio influas normalan disvolviĝon de internacia konsumaĵa negoco.
Nun per fortigo de kunlaboro kun koncernaj internaciaj organizoj kaj fortigo de kunlaboro kun ĉefaj produktaj kaj konsumaj landoj de konsumaĵoj en la mondo, Ĉinio aktive esploras efikajn vojojn por garanti kvalitan sekurecon de konsumaĵoj. |