La 22-an de majo, speciala delegito de la ĉina registaro pri darfura problemo Liu Guijin vizitis Darfuron, okcidentan parton de Sudano, por ĉeloke koni la situacion tie.
Liu Guijin sinsekve vizitis El Fashir, la ĉefurbon de Norda-Darfuro, kaj Nyala, la ĉefurbon de Suda-Darfuro, kaj faris inspektadon en 3 rifuĝejoj. Li ankaŭ vizitis ĉefajn stratojn kaj bazarojn de El Fashir kaj parolis kun la lokanoj.
Liu Guijin ankaŭ okazigis kunsidon kun lokaj oficistoj kaj delegitoj de ĉiuj rondoj kaj publikigis parolon en subprovinca parlamento.
Li emfazis, ke la ĉina registaro esperas plirapide solvi darfuran problemon kaj realigi ampleksan kaj longtempan pacon de tiu loko. |