La 9-a de junio estas la dua ĉina Tago de Kulturaj Heredaĵoj, kiu havas la temon Protektu Kulturajn Herdaĵojn, Konstruu Harmonian Socion. Tiutage en la pekina Imperiestra Praula Templo okazis serio da aranĝoj por la Tago de Kulturaj Heredaĵoj.
Tiu ĉi templo estas loko, kie ĉinaj imperiestroj kultis siajn praulojn. Tiutage en la templo okazis ceremonio por kompletiĝo de la restaŭro de tiu ĉi templo, kaj inaŭguro de ekspozicioj pri pekinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj bildoj de mondaj kulturaj heredaĵoj. |