La 11-an de junio, Irano portempe nuligis la planitan interparolon kun Mohammed Mostafa el Baradei, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo.
Laŭ plano, tiutage okaze de konferenco de Konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo, Javad Vaeedi, irana vicdelegito por intertrakto pri la nuklea problemo, interparolis kun Mohammed Mostafa el Baradei kaj lia asistanto por respondi demandojn koncernajn al la irana nuklea plano.
Oni rigardis tiun ĉi interparolon kiel la iranan agon transdoni signalon, tamen tiutage la interparolo estis portempe nuligata. Citante parolon de diplomatia persono, okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke rigidaj personoj de la irana registaro malhelpis la interparolon. |