Ĉinio senĉese plifortigos inspektadon al kvalito de eksportaj manĝaĵoj |
|
(GMT+08:00) 2007-07-14 18:20:39 |
La 14-an de julio en Pekino, s-ro Li Yuanping, estro de la ŝtata ĝenerala administracio de kvalita kontrolo, ekzameno kaj kvaranteno, diris, ke Ĉinio senĉese plifortigos inspektadon al la kvalito de eksportaj manĝaĵoj, garantiante ilian sekurecon.
Li diris ankaŭ, ke Ĉinio starigis kompleton da perfektaj administraj sistemoj por garantii sekurecon de eksportaj manĝaĵoj. |