
En la 16-a de julio, Sean Mccormack, proparolanto de Ŝtata Departemento de Usono montris, ke Usono kredas, ke Koreio jam fermis nuklean instalaĵon en Yongbyong, tamen la sekva paŝo por solvi korean nuklean problemon estos malfacila.
Sean Mccormack diris, ke Koreio jam sciigis Usonon, ke ĝi jam fermis sian nuklean instalaĵon en Yongbyong, kaj Internacia Atom-Energia Agentejo jam atestis tion. Sean Mccormack esperas, ke Koreio longtempe fermos nuklean instalaĵon en Yongbyong, ĉar tio estas la promeso de Koreio al koncernaj flankoj de la sesflanka interparolo. |