En la 21-a de julio la lastaj oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo partoprenontaj en la komuna kontraǔ-terorisma operaco "Paca Misio – 2007" de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo veturis per trajno de Tulufan de Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono al Chelyabinsk de Rusio.
Trajna transportado estas grava maniero por transportado ne nur de trupanoj, sed ankaǔ de pezaj ekipaĵoj kaj militaj materialoj por ĉi-foja operaco. Ĝenerala komandoro de tiu ĉi milita trajno generalo Li Weiping konigis, ke ĉi-foja fervoja transportado realigis historiecan trarompon en la ĉina historio de militafera transportado kaj liveris valorajn spertojn por la estonteca militafera transportado de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. |