![]( /mmsource/images/2007/08/01/070801j2.jpg)
La 31-an de julio, ĉina vicĉefministro Hui Liangyu postulis, ke diversaj regionoj kaj koncernaj departementoj praktikeme faru legomkorban laboron por pli bone kontentigi konsuman bezonon de urbaj kaj vilaĝaj civitanoj.
![]( /mmsource/images/2007/08/01/070801j3.jpg)
Tiel nomata legomkorbo signifas produktadon kaj liveradon de viando, kortbirdo, ovo, vegetalo kaj aliaj flankmanĝaĵoj de civitanoj.
En la koncerna kunveno okazinta samtage, Hui Liangyu montris, ke lastatempe la centra registaro ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj akcelantaj "legomkorbon", diversaj regionoj kaj koncernaj departementoj devas rapide ellabori koncernajn rimedojn, pluapaŝe fortigi superrigardon de kvalito kaj sekureco de legomkorbaj produktoj kaj protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de konsumantoj kaj administrantoj. |