Ĉinio ellaboris pli ol 400 normojn pri manĝaĵoj |
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00) 2007-08-10 17:41:42 |
La 10-an de aŭgusto, novaĵ-proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano sinjoro Mao Qun'an montris, ke nun Ĉinio jam ellaboris pli ol 400 higienajn normojn pri manĝaĵoj. La normoj rilatas al diversaj higienaj sekurigaj normoj pri krudmaterialoj, aldonaĵoj kaj produktaĵoj kaj ankaŭ al postuloj pri higieno por diversaj ĉeneroj de produktado kaj administrado de manĝaĵoj. |