La 23-an de aŭgusto en Pekino, koncerna respondeculo de la ĉina Ministerio pri Konstruado, esprimis, ke nuntempe preskaŭ duono de tutmondaj kontruaĵoj estas farataj en Ĉinio.
La respondeculo diris, ke laŭ prognozo ĝis la jaro 2015 duono de tutmondaj novaj konstruaĵoj estos farataj en Ĉinio kaj en la fino de 2020, la areo de tutlanda loĝeja konstruado atingos 68,6 miliardojn da kvadrataj metroj. |