Ĉina ĵurnalo "Renmin Ribao", eldonita en la 24-a de aŭgusto, publikigis artikolon de komentisto. La artikolo diras, ke en la ĉina kamparo okazas profunda reformado kaj nova ŝanĝiĝo.
La artikolo diras, ke post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio difinis la orientilon, ke urboj subtenu la kamparon kaj industrio agrikulturon, senĉese fortigis subtenadon al agrikulturo kaj favoradon al kamparanoj. Samatempe kun tio, diversaj reformadoj de la kamparo estas senĉese profundigataj.
La artikolo diras, ke en la lastaj jaroj kampara ekonomio tenis bonan evoluan tendencon, kaj grena produktado kreis kreskadon en sinsekvaj 3 jaroj.
La artikolo diras, ke kamparaj diversaj sociaferoj estis ĉiuflanke akcelataj. |