La 24-an de aŭgusto, vicestro de Ĉina Internacia Komerca Akcela Komitato Zhang Wei diris en Ŝanhajo, ke en 2007 la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Korea Respubliko espereble superos 150 miliardojn da usonaj dolaroj. Antaŭtempe realiĝos la celo atingita de la gvidantoj de la du landoj, ke la duflanka komerca sumo inter la du landoj atingu 200 miliardojn da usonaj dolaroj en 2012. |