Lastatempe en Pekino, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan esprimis, ke Ĉinio fortigos konstruadon de la sistemo de domoj kun malalta lupago kaj bone solvos loĝan malfacilon de familioj kun malalta enspezo en urboj.
La sistemo de domoj kun malalta lupago estas, ke la registaro liveras lupagan subvencion al malriĉaj familioj kun malfacilo de loĝado. Laŭ plano de la ĉina registaro, en la kuranta jaro en ĉiuj ĉinaj urboj kaj gubernioj, oni establos la sistemon de domoj kun malalta lupago. Por realigi la celon, en la kuranta jaro Ĉinio aranĝis kapitalon por domoj kun malalta lupago je preskaŭ 8 miliardoj da juanoj.
Lastatempe en iu kunveno, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan esprimis, ke establante la sistemon de domoj kun malalta lupago, diversaj lokoj devas fortigi rekonstruon de malnovaj domoj, multrimede solvi la loĝan malfacilon de familioj kun malalta enspezo en urboj, samtempe laŭgrade plibonigi loĝajn kondiĉojn de elkamparaj laboristoj kaj aliaj personoj kun loĝa malfacilo.
|