La 28-an de aŭgusto en Pekino, oficisto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimis, ke en la 15-a neoficiala konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao eksplikos ĉinajn opiniojn kaj pledojn pri azi-pacifika kunlabora procezo kaj trakto de klimata ŝanĝiĝo.
La oficisto esprimis, ke la ĉina flanko esperas, ke la konferenco povos atingi kaj publikigi "Sidnejan Deklaron" pri trakto de klimata ŝanĝiĝo, aprobi "raporton pri integrigo de azi-pacifika ekonomio", akceli doha-an intertraktadon de Monda Komerca Organizo frue akiri frukton kaj akceli reformadan procezon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li esprimis, ke la ĉina flanko volas kune kun diversaj flankoj klopodi por realigi la menciitajn celojn.
Parolante pri la ŝtata vizito al Aŭstralio, fare de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, la oficisto esprimis, ke la vizito al Aŭstralio de Hu Jintao celas pliigi reciprokan konfidon, vastigi komunan konon, profundigi kunlaboron kaj kune krei estontecon. |