La 30-an de aŭgusto la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis komenton. Ĝi atentigas persisti en ĝusta direkto kaj antaŭenpuŝi disvolvon kaj prosperon de la kulturo.
La komento diras, ke la socialisma kulturo estas grava parto de la ĉina karakteriza socialismo kaj ankaŭ la potenca movforto de tiu ĉi granda afero. De post la ekpraktiko de la reformado kaj malfermo kaj kun la rapida disvolviĝo de la ekonomio, Ĉinio atingis rimarkindan sukceson en kultura konstruado. Akcelite de la reformado, la administra sistemo de la ĉina kulturo iom post iom kompletiĝas, ŝtataj kulturaj fakoj senĉese pli vigliĝas, la kultura industrio rapide disvolviĝas kaj la cirkonstanco de la kultura merkato pli boniĝas. Kultura industrio jam estas nova punkto de la ekonomia kresko. |