La 29-an de aŭgusto en Pekino okazis gazetara konferenco pri la ĉina laboro kontraŭ la uzo de stimuliloj. Oficisto el la ĉina Ŝtata Administracio de Nutraĵoj kaj Medikamentoj diris, ke la uzo de 7 kategorioj de medikamentoj enhavantaj stimulilojn estas malpermesita en Ĉinio. La Ŝtata Administracio de Nutraĵoj kaj Medikamentoj faros specialan kontrolon al koncernaj medikamentoj, kaj farmaciaj fabrikoj rajtas produkti medikamentojn nur ricevinte registrigitan numeron de la licenco. Krome, Ĉinio ankaŭ postulas, ke detalaj entreprenoj de medikamentoj en la partneraj urboj de la Pekinaj Olimpikoj devas klare signi, ke la vendo de medikamentoj, enhavantaj stimulilojn, estu malpermesita. |