La 30-an de aŭgusto en Pekino, s-ro Qi Ji, ĉina vicministro pri konstruado, diris, ke Ĉinio plirapidigos konstruadon de la sistemo pri malalt-lupagaj domoj, celante solvi la problemon pri malfacilaj loĝkondiĉoj de urbanoj kun malaltaj enspezoj.
En gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro en la sama tago, s-ro Qi Ji diris, ke laŭ plano de la ĉina registaro, ĉijare en ĉiuj ĉinaj urboj stariĝos la sistemo pri malalt-lupagaj domoj. Ĝis la fino de 2010, la garantia sfero de tiu sistemo ampleksos ĉiujn malalt-enspezajn familiojn kun malfacilaj loĝkondiĉoj.
|