La 30-an de aŭgusto, post voĉdono de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, Ĉinio publikigis "Kontraŭmonopolan Leĝon". Bremsante ekonomian monopolon, la leĝo klare difinis bremson al administra monopolo.
Laŭ informo, la leĝo, kiu estos plenumata de aŭgusto de la venonta jaro, difinis bazajn kontraŭmonopolajn principon kaj sistemon, kaj postulas, ke la Ŝtata Konsilantaro instalu specialan establaĵon, kontraŭmonopolan komitaton. |