![]( /mmsource/images/2007/08/30/domo.jpg) La 30-an de aŭgusto, s-ro Qi Ji, ĉina vicministro pri konstruado, diris en Pekino, ke la ĉina registaro plifortigos reguligadon al la domaj prezoj, celante reteni tro rapidan altiĝon de domaj prezoj.
En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, s-ro Qi Ji diris, ke la ĉina registaro forte plimultigos provizadon de ordinaraj komercaj domoj, gravite konstruos ordinarajn komercajn domojn kun mezaltaj kaj malaltaj prezoj, mezgrandaj kaj malgrandaj tipoj, kaj stabiligos la domajn prezojn.
Krome la ĉina registaro ankaŭ plifortigos superregon kaj adminstradon al la dom-bienaj ekspluatado kaj vendado, firme punos kontraŭleĝajn agojn ĉirilate. |