La 6-an de septembro, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu diris en Pekino, ke estas senbaze kaj nerespondece, ke oni kondamnis, ke la ĉina armeo faris retan atakadon al iuj registaraj retejoj.
Antaŭ ol tio iu raportisto diris, ke lastatempe ĉina hakero atakis registaran retejon de Britio. En gazetara konferenco okazigita de Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Jiang Yu diris pri tio, ke la ĉina registaro ĉiam oponas kaj malpermesas ian ajn surretan krimadon. |