La 6-an de septembro en Pekino, Jiang Yu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio opinias, ke konstrui harmonian kaj stabilecan azi-pacifikan regionon surbaze de reciproka fido inter diversaj landoj konformas al komunaj interesoj de diversaj landoj de la regiono.
Tiutage en gazetara konferenco, respondante al demando pri komuna militmanovro de Usono, Hindio kaj aliaj entute 5 landoj, Jiang Yu diris, ke pro la nuna situacio Ĉinio aprobas, ke diversaj landoj starigu novan sekurecan koncepton, kaj faru dialogon kaj kunlaboron surbaze de interfido, reciprokutilo kaj egalrajteco por efektivigi komunan sekuron kaj antaŭenpuŝi komunan disvolvon.
|