china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio laŭorde plivastigos eksteran malfermon de serva kampo
(GMT+08:00) 2007-09-08 15:59:37
La 7-an de septembro, s-ro Zhang Xiaoqiang, vicestro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke Ĉinio laŭorde plivastigos la eksteran malfermon de la serva kampo, kaj enkondukos investadon de eksteraj komercistoj.

En jarkunveno de Somera Davos okazinta en la ĉina urbo Dalian, s-ro Zhang Xiaoqiang montris, ke Ĉinio senĉese plivastigos la eksteran malfermon de financo, telekomuniko, moderna loĝistiko, komerco kaj aliaj kampoj. Samtempe, la plej potencaj servaj entreprenoj de Ĉinio aktive disvolvos la eksteran investadon, kaj plibone realigos interkompletigon de la supereco, reciprokan utilon kaj komunan venkon kune kun alilandaj entreprenoj.

Li diris ankaŭ, ke samtempe kun laŭorda plivastigo de la ekstera malfermo, Ĉinio plirapidigos reformadon de la serva kampo, profundigos reformadon de entreprenoj civil-aviada, telekomunika, poŝta, medicina, publik-afera kaj aliaj, starigos la publikan, egelecan kaj norman eniri-permesan sistemon de la servaj entreprenoj, perfektigos la tutlandan merkatan sistemon unuecan, malferman kaj orde konkurencan, kaj senĉese optimumigos disvolvan medion de la servaj entreprenoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040