La 8-an de septembro inaŭguriĝis en Xiamen, sudorienta urbo de Ĉinio, la 11-a Ĉina Internacia Investo-Komerca Foiro. "2007-a-Jara Internacia Investa Forumo", unu el ĉefaj aktivadoj de la foiro, samtage estis okazigata. Ĉina vicĉefministro s-ino Wu Yi esprimis en la forumo, ke Ĉinio volas realigi reciprokan utilon kaj ambaŭvenkon en komuna disvolvo kune kun ĉiuj landoj.
Depost kiam Ĉinio aliĝis al Monda Komerca Organizo en la jaro 2001, la ĉina ekonomio rapide fandiĝas kun la monda ekonomio, kaj skalo de ekstera ekonomia interfluo kaj kunlaboro estas pli kaj pli granda. Tio ne nur kreas feliĉon por la ĉina popolo, sed ankaŭ faras kontribuon por la monda ekonomio. Senĉese pligrandiĝanta enmerkatiga kadro kaj ĉinaj subtenaj politikoj por rekta investo liveras pli kaj pli multajn komercajn ŝancojn por investo kaj disvolvo de translandaj korporacioj en Ĉinio. |