La 8-an de septembro en Xiamen, sudorienta urbo de Ĉinio, s-ro Zhou Xiaochuan, estro de Ĉina Popola Banko, esprimis, ke Ĉinio liveros pli grandan financan subtenon por "eliro" de ĉinaj entreprenoj.
Li diris en tiutaga 2007-a-Jara Internacia Investa Forumo, ke senĉese fortiĝas ekonomi-komerca kontakto inter Ĉinio kaj diversaj landoj, kaj senĉese profundiĝas investa kunlaboro. "Eliro", nome, plivastigi transmaran komercon, estas grava strategia agado en nova periodo de ĉina ekstera malfermo. En la estonteco, Ĉina Popola Banko liveros pli grandan oportunecon kaj pli fortan financan subtenon por "eliro" de ĉinaj entreprenoj. |