Antaŭ nelonge, s-ro Wu Guanzheng, sekretario de la Disciplino-ekzamena Komisiono sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris inspektadon al ŝtataj kaj ŝtataj holdingaj entreprenoj. Li emfazis, ke necesas pluapaŝe fortigi la kontraŭkoruptan kaj honestigan laboron, por akceli bonan kaj rapidan disvolviĝon de la entreprenoj.
De la 3-a ĝis la 8-a de septembro, s-ro Wu Guanzheng faris inspektadon al petrol-kemiaj, elektraj, metalurgiaj kaj aliaj entreprenoj de la provinco Anhui, centra Ĉinio. Li akcentis, ke necesas plifortigi detenon kaj superregon al funkciado de la regpotenco, redukti el la fonto naskiĝon de negativaj kaj koruptaj fenomenoj, kaj starigi kaj perfektigi efikan mekanismon kontraŭ komerca subaĉeto. |