china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio akiris gravan progreson de ekologia riparado
(GMT+08:00) 2007-09-08 17:37:39
Antaŭ nelonge, s-ro E Jingping, ĉina vicministro pri akvoutiligo, diris, ke de la lastaj jaroj Ĉinio akiris gravan progreson en la ripara laboro de la ekologio, kaj nuntempe en la tuta lando la paŝto-malpermesa kaj ferm-breda areo jam proksimiĝas al 670 mil kvadrataj kilometroj.

Ĉinio estas granda stepa lando, kaj la stepa areo okupas pli ol 40% de la teritoria areo. Malpermeso al paŝtado kaj ferma bredado celas re-fekundigi stepojn.

S-ro E Jingping diris ankaŭ, ke dank' al praktikado de paŝto-malpermeso kaj ferma bredado en Ningxia, Shanxi kaj Interna Mongolio de la nordokcidenta Ĉinio, la ekologia medio de stepoj rimarkinde pliboniĝas, brutbredado stabile disvolviĝas, kaj la enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj pliiĝas.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040