La 9-an de septembro en la Internacia Rondtabla Kunveno de Investadaj Akcelaj Agentejoj, okazinta en la ĉina sudorienta urbo Xiamen, Kai Hammerich, prezidanto de la Monda Asocio de Investadaj Akcelaj Agentejoj, diris, ke translanda aneks-aĉeto de servaj entreprenoj jam estas la ĉefkorpo antaŭenpuŝanta tutmondiĝon de servaj entreprenoj.
En la kunveno Kai Hammerich diris, ke kun senĉesa disvolviĝo de la ekonomia tutmondiĝo servaj entreprenoj antaŭenpuŝas restrukturadon de la monda ekonomio al serva ekonomio; rapida kreskado de la translanda aneks-aĉeto de servaj entreprenoj en la lastaj jaroj jam estas la ĉefkorpo antaŭenpuŝanta la tutmondiĝon de servaj entreprenoj. |