Ĉina vicĉefministro Hui Liangyu emfazis lastatempe centprocente praktiki la politikojn potencigantajn kaj favorantajn agrikulturon, klopodi por akceli stabilan disvolvon de grenoj kaj pluan pliigon de enspezoj de kamparanoj.
Lastatempe, Hui Liangyu esploris agrikulturon, brutbredadon, helpon al malriĉuloj, ekspluatadon kaj ekologian konstruadon en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou.
Li montris en la inspektado, ke por teni la bonan disvolvan tendencon de agrikulturo kaj kamparo, ŝlosile gravas praktiki, pli kaj pli solidigi, perfektigi kaj fortigi la politikojn potencigantajn kaj favorantajn agrikulturon kaj kamparanojn. |