china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio subskribis pli ol 110 duflankajn interkonsentojn pri investado
(GMT+08:00) 2007-09-10 10:14:18

La 9-an de septembro en la 11-a Ĉina Internacia Foiro de Investado kaj Komerco, okazanta en la urbo Xiamen, la Komerca kaj Disvolva Organizo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la raporton Tendenco kaj Perspektivo de Rekta investado en la Mondo, 2007. Laŭ tiu ĉi raporto la internacia investada sistemo rapide disvolviĝas plu kaj naskas rimarkindan influon al Ĉinio. Ĝis nun Ĉinio jam subskribis pli ol 110 duflankajn interkonsentojn pri investado, pli malmulte ol Germanio.

Zhan Xiaoning, direktoro de la sekcio pri politiko de investado kaj konstruo de kapablo sub la Komerca kaj Disvolva Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke Ĉinio alfrontas defiojn ellaborante regularojn pri internacia investado; Ĉinio estas la plej ĉefa celloko de fremdlandaj komercistoj por la rekta investado en la mondo kaj ankaŭ la plej ĉefa nova lando faranta rektan investadon al fremdlandoj, tial Ĉinio devas ekvilibrigi la rilatojn inter tiuj ĉi du flankoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040