Laŭ informo, de la lastaj jaroj Ĉinio fortigas internacian kunlaboron kontraŭ korupteco kun koncernaj landoj kaj regionoj, fortigas ĉasadon kaj ekstradiciadon de suspektataj krimuloj fuĝintaj eksteren.
Ĉinio jam subskribis pli ol 20 plurflankajn internaciajn konvenciojn de internacia justica kunlaboro, subskribis du-flankajn ekstradiciajn konvenciojn kun pli ol 20 landoj kaj subskribis justicajn helpajn konvenciojn kun 49 landoj. Sankciite de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la ĉina leĝdona institucio, la "Konvencio de UN kontraŭ korupteco" ekpraktikiĝis en Ĉinio, oktobre de 2005. |