china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Senĉese altiĝas instruista nivelo en ĉina kamparo
(GMT+08:00) 2007-09-10 16:16:48
La 10-a de septembro estas la ĉina Instruista Tago. Laŭ informo el la ĉina Ministerio pri Edukado, de la lastaj jaroj, Ĉinio efektive plifortigas konstruadon de la instruista vicaro, precipe tiun de la kampara instruista vicaro, tio multe ŝanĝis la staton, ke en la kamparo mankis instruistoj.

La ne-ekvilibro de ekonomia kaj socia evoluado en diversaj regionoj kaŭzis malfortecon de la instruista vicaro en la ĉina kamparo. De la lastaj jaroj, la ĉina registaro prenas serion da rimedoj, kiaj grandsuma pliigo de mon-asigno al la kampara edukado, sendo de granda nombro da eminentaj instruistoj al la kamparo, funkciigo de diversaj trejnaj kursoj por kamparaj instruistoj kaj senĉesa plifortigo de konstruado de la kampara instruista vicaro.

Koncerna persono de la ĉina Ministerio pri Edukado diris, ke ĉijare la registaro engaĝos 18 mil eminentajn instruistojn por helpi la kamparan edukadon. Tiuj rimedoj pluapaŝe altigos la instruistan nivelon en la ĉina kamparo.

Donitaĵoj montras, ke nuntempe en la ĉina kamparo la proporcio de altklasaj instruistoj grandmezure leviĝas..

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040