china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio volontas klopodi kune kun diversaj landoj por trakti ŝanĝiĝon de monda medio
(GMT+08:00) 2007-09-11 16:59:45
La 11-an de septembro, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan diris, ke Ĉinio volontas klopodi kune kun diversaj landoj por komune trakti la problemon pri ŝanĝiĝo de la monda medio.

En la sama tago inaŭguriĝis Pekina Forumo de Nobel-premiitoj de 2007 en Pekino. En la inaŭguro Zeng Peiyan diris, ke la forumo liveros efikan platformon al diverslandaj sciencistoj, registaraj institucioj kaj aliaj en la kunlaboro.

Zeng Peiyan diris ankaŭ, ke en la monda ekonomio aperas problemoj pri pliiĝo de profitfonta konsumo kaj klimata ŝanĝiĝo, sekve Ĉinio persistos en la strategio de kontinuigebla evoluado, atentos pri sendependa kreado, forta energio-ŝparo kaj redukto de polucio-ellaso. Krome, Ĉinio ankaŭ aktive impulsos konstruadon de nukleo-elektraj instalaĵoj, kaj plimulte uzos la akvan, ventan, sunan kaj regenereblan energiojn.

De la 11-a ĝis la 14-a de septembro, 9 Nobel-premiitoj de koncernaj fakoj kaj aliaj sciencistoj faros esploradon kaj interfluadon laŭ la ĉeftemo "energio kaj medio".

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040