La 11-an de septembro, Tian Chengping, ĉina ministro pri laboro kaj socia garantio, diris, ke de la kuranta jaro laborigo kaj relaborigo estas bone efektivigataj, kaj la rezulto estas pli bona ol la sama periodo de pasintaj jaroj.
En la televida konferenco pri pratikado de la Leĝo pri Laborigo, Tian Chengping diris, ke laŭ difinita celo en ĉinaj urboj ĉi-jare aldoniĝos 9 milionoj da laborpostenoj, kaj en la antaŭaj 8 monatoj oni jam plenumis 94% de la jara celo. |