modelo de Chang'e n.1
La 16-an de septembro en Pekino, vicestro de ĉina Nacidefenda Sciencteknika Industria Komitato Sun Laiyan esprimis, ke la lunekspluata satelito Chang'e n.1 jam eniris pafejon kaj estos lanĉata antaŭ la fino de la kuranta jaro.
sukcesa pafado de satelito "Selena"
Sun Laiyan diris, ke laŭ konigo, ĝenerale samas la sciencaj celoj de pafado de japana satelito "Selena" kaj Chang'e n.1, ĉifoje ankaŭ ĉina Ŝtata Spaciala Buroo sendis delegacion por spekti pafadon. Li diris, ke esplori la spacon estas kuna sopiro kaj strebo de la homaro, post sukcesa pafado de la satelito Chang'e n.1, oni povas esplori kaj kunĝui sciencajn donitaĵojn kun sciencistoj de aliaj landoj de la mondo. |