En la 8-a de oktobro, la Novaĵo-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio komencos la akceptan servon al eksteraj ĵurnalistoj.
La centro troviĝas en la Hotelo Media de Pekino. En la centro oni preparos raportistajn atestilojn, akceptos petojn pri intervjuado, aranĝos intervjuojn al la kongreso, kaj liveros servon al raportado de ĵurnalistoj el Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Aomen-a Speciala Administra Regiono, regiono de Taiwan kaj el aliaj landoj.
La 17-a Tutlana Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio inaŭguriĝos en la 15-a de oktobro. |