china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aktive ordigas laboron pri produktaĵa kvalito kaj manĝaĵa sekureco
(GMT+08:00) 2007-10-08 09:58:05
Laŭ informo el koncerna fako sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, glate iras la faka laboro pri produktaĵa kvalito kaj manĝaĵa sekureco tra la tuta lando.

Kontraŭ problemoj pri produktaĵa kvalito kaj manĝaĵa sekureco, de la tria tagdeko de aŭgusto, la ĉina registaro disvolvas kvar-monatan fakan laboron pri produktaĵa kvalito kaj manĝaĵa sekureco tra la tuta lando. La laboro koncernas ĉefe agrikulturaĵon, prilaboritan manĝaĵon, restoracian aferon, medikamenton, porkaĵon, importatan kaj eksportatan produktojn kaj similajn.

En la lasta tempo de pli ol unu monato, diverslokaj registaroj alprenis ordigajn rimedojn kaj ĝustatempe traktis la trovitajn problemojn. Nun pli ol 70% de agrikulturaĵoj estas kontrolataj pri kvalito kaj sekureco; 80% de entreprenoj prilaborantaj manĝaĵojn estas licencitaj; 94% de pograndaj bazaroj en grandaj kaj mezaj urboj en la tuta lando estas kontrolataj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040