En gazetara konferenco okazinta la 7-an de oktobro, oficisto de Internacia Special-Olimpika Komitato alte taksis la Ŝanhajajn Specialajn Olimpikojn. Prezidanto de orientazia regiono de la Internacia Special-Olimpika Komitato Dicken Yung titolis Ŝanhajon modela urbo de Specialaj Olimpikoj.
La ĉina afero pri Specialaj Olimpikoj estas ege konata de li. Li informis, ke en la pasintaj kvin jaroj ĉiujare Ŝanhajo elspezis 10 milionojn da usonaj dolaroj por disvastigi la Specialajn Olimpikojn. La ĉina registaro, dank' al okazigo de Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj, alportas la koncernajn koncepton kaj movadon al malproksimaj montregionoj kaj vilaĝoj.
Ankaŭ sinjoro Lee Tod, respondeculo de Konkursa Departemento de la Internacia Special-Olimpika Komitato diris, ke la garantia laboro de la Specialaj Olimpikoj estas miraklo. |