china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉijare Ĉinio jam fermis malgrandajn termo-elektrajn generatorarojn kun pli ol 9 milionoj da kilovattoj
(GMT+08:00) 2007-10-08 16:07:53
Laŭ informo el la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono en la 8-a de oktobro, de januaro ĝis septembro de la kuranta jaro, Ĉinio jam fermis malgrandajn termo-elektrajn generatorarojn kun 9 milionoj kaj 30 miloj da kilovattoj, plenumante 90% de la ĉijara tasko ĉirilate.

Laŭ konigo, oni anstataŭigis tiujn malgrandajn termo-elektrajn generatorarojn kun altaj energio-konsumoj kaj multaj polucioj per grandaj generatoraroj kun la sama elektruma kvanto, kaj per tio reduktis la ellasan kvanton de karbona dioksido je 27 milionoj da tunoj.

Laŭ plano, antaŭ la jaro 2010, la ĉina elektra industrio fermos preskaŭ duonon de la malgrandaj termo-elektraj generatoraroj, por realigi la energio-ŝparan kaj ellaso-reduktan celon elmetitan de la ĉina registaro, nome en la jaro 2010, la unita energio-konsuma kvanto el la totala enlanda produktvaloro reduktiĝos je 20% ol tiu en la jaro 2005, kaj la totala ellasa kvanto de la ĉefaj poluciaĵoj reduktiĝos je 10% ol tiu en la jaro 2005.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040