Raportisto informiĝis el la unua "Ĉina ministra forumo kontraŭ katastrofo" okazinta la 8-an de oktobro, ke Ĉinio jam establis urĝ-okazan administran sistemon kontraŭ natura katastrofo.
La koncernaj departementoj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro jam fundamente plenumis ellaboradon de urĝ-okaza projekto. La 31 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kaj 93% de la urboj kaj 82% de la gubernioj ellaboris sian urĝ-okazan projekton kontraŭ katastrofo. |