La ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio ĉi-jare dispoziciis la laboron pri helpo al senlaborulaj familioj kaj difinis la celon senigi la fenomenon de senlaborulaj familioj antaŭ la fino de la kuranta jaro. Ĝis nun jam duono de provincoj efektivigis 90% de la jara tasko.
Senlaborulaj familioj temas pri urbanaj familioj, kies membroj kun la leĝa aĝo de laboro estas laborkapablaj kaj deziras trovi laboron, tamen dum 30 tagoj ili troviĝas en senlabora stato kaj havas neniun enspezon el komerco aŭ investado. |